Paĝo:Beaumarchais - Edziĝo de Figaro, 1898, Kofman.djvu/14

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
Sceno 6


Suzano. (sola) Iru, sinjorino! iru, pedantino! Viajn penadojn mi timas tiel malmulte, kiel mi malŝatas viajn ofendojn. Vidu do tiun ĉi maljunan sibilon! Ĉar iom ŝi lernis kaj turmentis nian bonan sinjorinon dum la juneco, ŝi volas regi ĉion en la kastelo. (Ŝi ĵetas la robon, kiun ŝi tenas, sur seĝon.) Mi pli ne scias, por kion preni mi venis.

Sceno 7

Suzano, Ŝerubeno.

Ŝerubeno. (alkurante) Ha, Sunjo, de du horoj mi observas momenton por trovi vin sola. Ho ve! vi edziniĝas, kaj mi tuj foriros.
Suzano. Kiel! Mia edziniĝo malproksimigas de l' kastelo la ĉefan paĝion de l' sinjor' grafo?
Ŝerubeno. (kompatinde) Suzano, li elpelas min.
Suzano. (imitante lin) Ŝerubeno, kia malspritaĵo!
Ŝerubeno. Li trovis min vespere ĉe via kuzino Fanŝeto, kiun mi instruis pri sia roleto de naivulino por la festo de la hodiaŭa vespero: vidinte min, li nedireble koleregis: „For!“ ekkris li „for, malgranda...“. Mi ne havas la kuraĝon elparoli antaŭ virino la maldelikatan vorton, kiun li diris. „For, kaj morgaŭ vi ne kuŝos en la kastelo.“ Se la grafino, mia bela baptopatrino, ne pacigos lin, la kondamno plenumiĝos, Sunjo. Mi estos por eterne senigita je la feliĉo vin vidi.
Suzano. Min vidi! Min?... Estas mia vico! Ĉu do mia sinjorino ne estas pli la objekto de viaj sekretaj sopiroj?
Ŝerubeno. Ha, Sunjo, kiel ŝi estas nobla kaj bela! sed kiel impoza...[1]
Suzano. Tio ĉi signifas, ke mi ne estas tia kaj ke rilate min oni povas havi la kuraĝon...

  1. Impozi = inspiri respektan timon. — L. de B.