Paĝo:Beaumarchais - Edziĝo de Figaro, 1898, Kofman.djvu/17

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita


vin nescii mian amon. Mi havas nur unu minuton por klarigi al vi miajn intencojn... Aŭskultu...

(Li sidiĝas sur la seĝegon.)

Suzano. (rapide) Mi aŭskultas nenion.
La grafo. (prenas ŝian manon) Nur unu vorton. Vi scias, ke la reĝo elektis min kiel sian ambasadoron en Londono. Mi prenas Figaron kun mi. Mi donas al li bonegan oficon, kaj ĉar la devo de edzino estas sekvi sian edzon...
Suzano. Ha! Se mi havus la kuraĝon paroli!
La grafo. (pliproksimigas ŝin al si) Parolu, parolu, mia kara! Uzu hodiaŭ rajton, kiun vi ricevas super mi por la tuta vivo.
Suzano. (timigata) Mi ĝin ne volas, sinjoro. Mi ĝin ne volas. Forlasu min, mi vin petas...
La grafo. Sed diru antaŭe...
Suzano. (kun kolero) Mi ne scias pli, kion mi estis diranta.
La grafo. Pri la devo de l' virinoj.
Suzano. Nu, kiam mia sinjoro forrabis la sian el la domo de l' kuracisto kaj edziĝis je ŝi pro amo; kiam li neniigis pro ŝi unu teruran rajton de l' landsinjoro...
La grafo. (gaje) Kiu multe ĉagrenis la knabinojn! Ha, Sunjo, tiu ĉarma rajto! Se vi venus babileti pri ĝi en la ĝardenon, kiam noktiĝas, mi tiel pagus tiun ĉi malgrandan favoron...
Bazilo. (parolas ekstere) Li ne estas ĉe si, mia sinjoro.
La grafo. (leviĝas) Kia voĉo estas tiu ĉi?
Suzano. Ho! kiel malfeliĉa mi estas!
La grafo. Eliru, por ke oni ne eniru.
Suzano. (konfuzata) Vi volas, ke mi lasu vin tie ĉi?
Bazilo. (krias ekstere) Mia sinjoro estis ĉe la sinjorino, sed li eliris el tie. Mi tuj serĉos lin.
La grafo. Kaj nenia loko por sin kaŝi! Ha, post tiu ĉi seĝego... sufiĉe malbone! Sed forigu lin tre rapide.

(Suzano baras al li la vojon. Li delikate ŝin puŝas, ŝi malantaŭen iras kaj tiel metas sin inter li kaj la paĝio. Sed dum la grafo malleviĝas kaj prenas sian lokon, Ŝerubeno faras turnon kaj ĵetas sin timigata sur la seĝon genuflekse, kaj tie kunvolviĝas. Suzano prenas la robon, kiun ŝi alportis, per ĝi kovras la paĝion kaj metas sin antaŭ la seĝego.)