Paĝo:Beaumarchais - Edziĝo de Figaro, 1898, Kofman.djvu/19

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kiam li servas ĉe la tablo, oni diras, ke li ŝin rigardas per tiaj okuloj!... sed, pesto! li ne risku tiun ĉi ludon! Nia sinjoro estas brutsimila pri tiu ĉi punkto.
Suzano. (kolere) Kaj vi tre krima dissemante tiajn famojn por kaŭzi la ruinon de malfeliĉa infano, falinta en la malfavoron de sia sinjoro.
Bazilo. Ĉu mi elpensis tion ĉi? Mi ĝin diras tial, ke ĉiu parolas pri ĝi.
La grafo. (leviĝas) Kiel ĉiu parolas pri tio ĉi!
Suzano. Ho, ĉielo!
Bazilo. Ha! Ha!
La grafo. Kuru Bazilo! Kaj oni lin forpelu!
Bazilo. Ha, kiel mi bedaŭras, ke mi eniris.
Suzano. (konfuzita) Dio mia! Dio mia!
La grafo. (al Bazilo) Ŝi estas impresigita. Ni sidigu ŝin sur la seĝegon.
Suzano. (rapide forpuŝas lin) Mi ne volas sidiĝi! Eniri tiel senceremonie, ĝi estas hontega!
La grafo. Ni estas du kun vi, kara mia. Pli ne estas la plej malgranda danĝero.
Bazilo. Mi estas tre ĉagrena ke mi amuzis min kontraŭ la paĝio, ĉar vi estis aŭdanta tion ĉi. Mi ĝin faris nur por penetri ŝiajn sentojn, ĉar reale...
La grafo. Kvindek pistolojn,[1] ĉevalon, kaj oni lin resendu al liaj gepatroj.
Bazilo. Mia sinjoro, pro unu amuzeto?...
La grafo. Li estas diboĉuleto, kiun ankoraŭ hieraŭ mi trovis kun la filino de l' ĝardenisto.
Bazilo. Kun Fanŝeto?
La grafo. Kaj en ŝia ĉambro.
Suzano. (furioza) Kie mia sinjoro sendube bezonis ion serĉi ankaŭ?
La grafo. (gaje) Plaĉas al mi sufiĉe tiu ĉi rimarko.
Bazilo. Ĝi estas bona antaŭsigno.
La grafo. (gaje) Sed ne! Mi iris serĉi vian onklon Antonion,

  1. Monero, kies valoro estis 11 fr. ĉirkaŭe. — L. de B.