Paĝo:Beaumarchais - Edziĝo de Figaro, 1898, Kofman.djvu/20

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

mian drinkulon-ĝardeniston por doni al li kelkajn ordonojn. Mi frapas longan tempon, oni rifuzas malfermi al mi; via kuzino ŝajnas ĝenata; mi mem ricevas suspekton, mi parolas al ŝi kaj parolante mi esploras. Post la pordo estis ia similaĵo de kurteno, de pendingo, de mi ne scias kio, kovranta vestaĵojn. Tute kvazaŭ sen intenco mi malrapidege iras levi la kurtenon (por imiti la geston, li levas de l' seĝo la robon), kaj mi vidas... (li ekvidas la paĝion) Ha!...
Bazilo. Ha! Ha!
La grafo. Tiu ĉi artifiko valoras[1] la alian.
Bazilo. Eĉ pli multe.
La grafo. (al Suzano) Perfekte, fraŭlino! Apenaŭ fianĉigita, vi faras tiajn preparojn! Ĉu por ricevi mian paĝion, pro tio vi deziris esti sola? Kaj vi, sinjoro, kiu ne ŝanĝas vian konduton, al vi mankis flirtadi, sen respekto por via baptopatrino, al ŝia ĉambristino ĉefa, al la edzino de via amiko! Sed mi ne toleros ke Figaro, homo, kiun mi estimas kaj amas, estu la oferato de tia trompado. Ĉu li estas kun vi, Bazilo?
Suzano. (furioza) En tio ĉi estas nek trompo nek oferato; li estas tie ĉi dum vi parolis al mi.
La grafo. (kolere) Ha, se povus esti, ke vi mensogu dirante ĝin! Lia plej kruela malamiko ne kuraĝus deziri al li tiun malfeliĉon.
Suzano. Li petis min admoni nian sinjorinon, ke ŝi petu vian pardonon al li. Via alveno tiel forte konfuzis lin, ke li sin kaŝis per tiu ĉi seĝego.
La grafo. (kolere) Infera ruzaĵo! Mi sidiĝis sur ĝin, kiam mi eniris.
Ŝerubeno. Ho ve! sinjoro, mi tiam staris tremanta post ĝi.
La grafo. Alia furbaĵo![2] Mi ĵus metis min mem post ĝi.
Ŝerubeno. Pardonu; sed precize tiam mi kunvolviĝis en ĝin.

  1. Valori = havi ian prezon, ian meriton. — L. de B.
  2. Furba estas tiu, kiu penas trompi per abomenaj ruzaĵoj. Furbi — agi, konduti furbe. — L. de B.