La teatro prezentas ĉambron, duone senmebligitan. En la mezo staras granda seĝego por malsanulo. Figaro mezuras la plankon per tuazo.[1] Antaŭ spegulo Suzano alligas al sia kapo bukedon el oranĝfloroj, nomatan »chapeau de la mariée« (ĉapelo de la edzino).
Figaro. Deknaŭ futoj de larĝo, dudek ses de longo.
Suzano. Rigardu, Figaro, jen estas mia bukedo! Ĉu vi ne trovas ĝin tiamaniere pli bela?
Figaro. (prenas ŝiajn manojn) Nekompareble, mia ĉarmulino! Ho, kiel dolĉa estas por la ama rigardo de l' edzo tiu ĉi virga bukedo gracia sur la kapo de bela knabino en la mateno de l' edziĝo...
Suzano. (malproksimiĝas de li) Kion do vi mezuras, mia filo?
Figaro. Mi rigardas, Sunjo mia, ĉu agrablan vidon prezentos tie ĉi la bela lito, kiun nia sinjoro donas al ni.
Suzano. En tiu ĉi ĉambro?
Figaro. Li ĝin cedas al ni.
Suzano. Kaj mi ĝin ne volas.
- ↑ Tuazo, antikva mezurilo, kiu egalis proksimume 2 metrojn de la nuna sistemo metrika. — L. de B.