Saltu al enhavo

Paĝo:Bellamy - La parabolo de la cisterno, 1940, G.H.B.pdf/21

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

profito estis nur tre malgranda, ankaŭ la salajroj devis esti malaltigataj kaj pro tio la popolo aĉetis ankoraŭ malpli multe da akvo. Tiel la senlaboreco kreskis kaj kreskadis kaj …denove estis krizo. Kaj la ekspertoj antaŭdiris ke ankaŭ ĉi-tiu preterpasos, samkiel faris ĉiuj antaŭaj krizoj, ĉar ili ne komprenis ke ĉi tiu krizo tute ne similis la aliajn. Ĉar malgraŭ ke multaj el la popolo estis maldungitaj, ne havis laboron kaj suferis mizeron, tamen la akvoprovizo kreskis kaj kreskis, tiel ke ne finiĝis la suferado de la popolo. Tiam la posedantoj kunvenis kaj ili decidis fari netrinkebla parton de la akvo kaj forfluigi ĝin; kaj tiel okazis ke oni faris nekonsumebla grandajn kvantojn de la bona akvo malgraŭ ke miloj pereis pro soifo.

Sed ankaŭ tio ne helpis. Pro la granda senlaboreco la plej multaj ja ne havis monon por aĉe-