Saltu al enhavo

Paĝo:Bellamy - La parabolo de la cisterno, 1940, G.H.B.pdf/20

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

tio donis laboron al multaj aliaj manoj. Kaj ĉie oni laŭdis la nomon de la eltrovinto, kiu … dume estis mortinta de mizero. Ĉar nur malmultajn pencojn li ricevis pro sia eltrovo.

Kaj ĉiam novajn tubojn oni muntis kaj la akvoprovizo konstante kreskadis. La posedantoj arde interbatalis, ĉar ĉiu el ili klopodis vendi kiom eble plej multe da akvo al la popolo, kaj tion oni nomis konkurenco. Kaj kvankam ili provis superi unu la alian kaj, por vendi la akvon al la popolo, uzis falsajn informojn kaj mensogajn komunikojn, oni tamen laŭdis tiun konkurencon kaj diris ke ĝi estas nepre necesa por la nobligo de la komerco.

Sed post mallonga tempo la posedantoj devis maldungi multajn el la popolo, ĉar estis tro multe da akvo. Kaj ĉar ĉiu posedanto klopodis vendi sian akvoprovizon, eĉ je malalta prezo tiel ke la