klarigis la tutan planon. La plej multaj iom nekredeme rigardis la malriĉan akvoportiston; kelkaj eĉ priridis lin, sed unu diris mallonge: “Jen, mi donos al vi kelkajn pencojn, tiam ni provos la planon.” Kaj la malriĉa akvoportisto, kiu fakte estis eltrovinto kaj jam suferis tian soifon, ĝojis ke nun li havas kelkajn pencojn kaj povas aĉeti akvon por si kaj sia familio.
Kaj nun venis tempo en kiu la popolo perlaboris multe da mono; ĉar la posedantoj dungis multajn virojn por munti longajn tubojn, kiuj de la fontoj kaj putoj iris al la cisterno; kaj ĉe ĉiu tubo oni metis pumpilon, por kies manovrado nur unu viro estis necesa kaj la akvo fluis rekte de la fontoj kaj putoj en la akvujon.
Kaj ĉiu posedanto igis munti unu aŭ plurajn tubojn kaj la cisterno (kiu estis nomata Merkato) devis esti multe pligrandigata kaj