la akvo, kiun la posedantoj donis al la popolo, du pencoj devis esti pagataj.
Kaj post mallonga tempo la akvujo denove estis plenplena, samkiel antaŭe. Ree estis krizo kaj multaj suferis grandan mizeron.
Tio okazis ankoraŭ multfoje.
Kiam nun denove iu krizo estis finita kaj la akvoportistoj ree havis sufiĉan laboron, unu inter ili, kiu superis pro sia granda intelekto, dum multaj tagoj forrestis de la laboro kaj pro tio suferis grandan mizeron.
Sed tion li apenaŭ rimarkis, ĉar lia tuta atenteco estis direktata al granda folio de papero, kiu kuŝis antaŭ li kaj sur kiun li metis kun multaj linioj komplikitan desegnaĵon, kiun neniu povis kompreni. Post semajnoj de streĉita pensado lia projekto estis preta kaj li iris al la posedantoj de la akvujo, al kiuj li