la posedantoj. Kaj ĉiuj laŭdis ilin por ilia ŝparemo kaj ĉi tiu estis nomata granda virto. Ĉar la posedo de multaj pencoj donis potencon kaj estimon!
Sed multaj ne sukcesis kolekti pencojn kaj se ili fariĝis malsanaj aŭ tiom maljunaj ke la posedantoj ne plu dungis ilin, ili mortis pro mizero, ĉar neniu sin okupis pri ili. Tiel multaj pereis, kies nomoj ne estis menciataj, ĉar la akvoportistoj estis grandnombraj kaj ne tre estimataj. Sed kiam iu el la posedantoj mortis, li estis ĉie glorata pro sia sagaceco kaj entreprenemo, ĉar li estis kunlaborinta al la realigo de la cisterno, pro kiu tiom da akvoportistoj ne bezonis perei de soifo. Kaj li estis pompe enterigata kaj la tuta popolo funebris la bonfarinton de la homaro.
…Kaj pro la alportado de la akvo, la popolo ricevis por ĉiu sitelo por unu pencon, sed por