la cisterno estis videbla.
Tiam la virojn oni denove dungis por replenigi la akvujon kaj la homoj diris: “La krizo finiĝis!” Kaj por ĉiu sitelo da akvo, kiun ili verŝis en la cisternon, oni denove pagis po unu pencon, sed por ĉiu sitelo, kiun la posedantoj de la cisterno donis al la popolo, po du pencoj devis esti pagataj, ĉar …oni ja devis fari profiton! Kaj multaj akvoportistoj estis lernintaj saĝajn lecionojn el la preterpasinta krizo kaj ili klopodis ŝpari kelkajn el la pencoj, kiujn ili ricevis pro la akvo verŝita en la cisternon; “ĉar”, ili diris, “se ree venos malbonaj tempoj, ni havos ankoraŭ ion por aĉeti akvon”, kaj kvankam ili bezonis multe pli por si kaj siaj infanoj, ili estis tre sobraj; ili ankaŭ devis ŝpari por la maljuneco, kiam ili ne plu povus porti sitelojn da akvo kaj ne plu estus dungataj de