Saltu al enhavo

Paĝo:Bellamy - La parabolo de la cisterno, 1940, G.H.B.pdf/15

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Kaj la fortaj viroj aŭskultis tiujn parolojn kaj lasis persvadi sin, ĉar ankaŭ ili estis naivuloj. Ĉu krome la posedantoj ne estis tre bonfaremaj kaj ĉu ili ne celis la bonon de ĉiuj? Ĉu ne ankaŭ la scienculoj parolis tre konvinke kaj montris la pruvon, ke neniu kulpas pri tio, ke estas manko je akvo, malgraŭ la granda abundeco? Do ili lasis persvadi sin kaj la posedantoj donis al ili bastonojn kaj glavojn kaj dum multaj monatoj ili estis ekzercataj por ke ili fariĝu taŭgaj batalantoj en la servo de la posedantoj. Kaj ili skurĝis la popolon kiam ĝi amasiĝis ĉirkaŭ la cisterno, ĉar multaj suferis grandan mizeron. Sed la posedantoj faris fontanojn kaj fiŝlagetojn kaj sin banis en la akvo, ili kun siaj edzinoj kaj infanoj kaj ili ĝin uzis por sia plezuro, tiel ke la akvonivelo ĉiam pli malleviĝis kaj post multaj tagoj la fundo de