Saltu al enhavo

Paĝo:Bellamy - La parabolo de la cisterno, 1940, G.H.B.pdf/14

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

trempis la fingropintojn en la akvon, kiu transbordiĝis, kaj ĵetis la gutojn inter la popolon kiu svarmis ĉirkaŭ la cisterno. Tiuj gutoj portis la nomon “filantropio” kaj estis tre amaraj.

Kaj pro tiu “filantropio” la posedantoj estis ankaŭ alte laŭdataj.

Dume la popolo ankoraŭ ĉiam soifis kaj ĝi ĉiam pli amasiĝis ĉirkaŭ la cisterno, kvazaŭ ĝi volus perforte preni tiun kaj la posedantoj interkonsiliĝis kaj ili sekrete sendis virojn inter la popolon. Tiuj viroj elserĉis la plej fortajn, kiuj povis plej bone batali kaj ili parolis aparte al tiuj, dirante:

“Kial vi ne kunlaboras kun la posedantoj, kiujn vi ja bezonas? Se vi volas servi ilin kaj malhelpi la popolon konkiri la akvujon, tiam vi havos abundecon de akvo kaj nek vi nek viaj infanoj bezonos perei!”