la akvon el la cisterno. Tiam ili sendis iujn sanktajn virojn (sed estis falsaj pastroj!), kiuj admonis la popolon ke ĝi estu trankvila kaj ne ĝenu la posedantojn, eĉ se ĝi estas soifa. Kaj tiuj sanktaj viroj, kiuj estis falsaj pastroj, atestis antaŭ la popolo, ke ĉi tiu malfeliĉo estas sendita de Dio por la savo de ĝia animo kaj ke tiu kiu estas pacienca kaj ne murmuras, venos post sia morto en landon, kie estas abundeco de akvo.
Kaj la popolo, kiu ne sufiĉe konis la sanktajn skribaĵojn, kredis tion en sia naiveco.
Tamen estis ankaŭ kelkaj veraj profetoj de Dio kaj tiuj kompatis la popolon. Ili ne volis false atesti por la profito de la posedantoj, sed malfavore juĝis pri ili.
Kiam nun la posedantoj vidis ke la popolo ne jam trankviliĝas, ili mem iris al la popolo. Ili