Saltu al enhavo

Paĝo:Bellamy - La parabolo de la cisterno, 1940, G.H.B.pdf/12

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

al vi?”

Kaj la ekspertoj iris al la popolo kaj klarigis la misteron de la tro granda produktado kaj la kaŭzon de tio, ke ILI DEVIS PEREI PRO SOIFO, ĈAR ESTIS TRO MULTE DA AKVO, kaj kial la popolo ne povis havi sufiĉe, ĉar la provizo estis tro granda! Kaj ankaŭ ili parolis al la popolo pri la makuloj sur la suno kaj pri la manko je fido en la gvidantoj. Sed okazis tiel kiel la ekspertoj antaŭdiris, ĉar la popolo trovis ilian saĝecon vanta kaj senvalora kaj la popolo insultis ilin, elvokante:

“Foriru, kalvuloj, ĉu vi volas moki nin? Ĉu el abundeco povas rezulti malsatego? Ĉu neniomo povas deveni el multeco?”

Kaj la posedantoj vidis, ke la popolo ne jam estas kontenta kaj ne fidis la vortojn de la scienculoj, kaj ili timis ke ĝi volu perforte alproprigi al si