Saltu al enhavo

Paĝo:Bellamy - La parabolo de la cisterno, 1940, G.H.B.pdf/11

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Kaj dum la ekspertoj, laŭkutime, interdisputis, la viroj de la profito dormis kaj kiam ili vekiĝis, ili diris al la ekspertoj: “Nun sufiĉas, vi konsolis nin; nun iru ankaŭ al la popolo kaj parolu al ĝi konsole, ke ĝi ankaŭ trankviliĝu kaj lasu nin en paco.”

Sed la ekspertoj ne ŝatis iri al la popolo, ĉar ili ne ĝuis fidon ĉe ĝi kaj ili diris al la posedantoj:

“Estroj, la sekreto de nia arto estas, ke nur tiuj kiuj satas kaj ne havas soifon, povas trovi konsolon en niaj paroloj. TIUJ, KIUJ SOIFAS, NE TROVOS RIPOZON EN NIAJ VORTOJ, KONTRAŬE, ILI MOKOS NIN, ĈAR ESTAS KVAZAŬ NIA SAĜECO ŜAJNAS AL ILI VANTA KAJ SENVALORA, KIAM ILI NE ESTAS SATAJ.”

Sed la koleraj posedantoj diris: “Iru, ĉu ne estas via tasko plenumi tion, kion ni ordonas