Saltu al enhavo

Paĝo:Bellamy - La parabolo de la cisterno, 1940, G.H.B.pdf/10

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

ekspertojn, ke ili klarigu al ni ĉi aferojn, kaj ili venigis ilin.

La ekspertoj estis homoj, kiuj estis tre instruitaj kaj povis kaŝi la veron de la aferoj per multaj orakolaj vortoj. Ili nun prenis partion por la posedantoj (pro la akvo de la posedantoj, ke ili ricevu de ĝi por trinki, ili kaj iliaj infanoj).

kaj la posedantoj demandis al ili, kio kaŭzas ke la popolo ne plu aĉetas akvon de ili, kvankam la cisterno estas plena.

Kaj kelkaj el la ekspertoj respondis: “La kaŭzo estas la tro granda produktado”, sed tion arde kontraŭis aliaj, kiuj diris ke la kaŭzo estas tro malgranda konsumado. Kaj denove aliaj diris, ke makuloj sur la suno estas la kaŭzo, tiel ke la tero troviĝas en malfavora pozicio. Ankoraŭ aliaj diris: “Ĉi-ĉio estas sensenca; la malbono estas kaŭzata de manko je fido.”