tojn kaj ĉiujn putojn kaj akvoprovizojn, por ke neniu povu ekhavi akvon, se ne el la cisterno, kiu nomiĝis Merkato.
Kaj la popolo murmuris kaj diris: “Vidu, la akvujo estas plenplena kaj ni mortas de soifo. Donu al ni akvon, ke ni ne pereu!” Sed la posedantoj respondis: “Tion ni ne povas fari, en la akvoprovizon ni plasis grandan parton de nia kapitalo; ni konstruigis la cisternon kaj pagis al vi salajron dum multaj tagoj: nun ni deziras retroricevi ĉi-ĉion kun profito; vi ja scias: komerco estas komerco!”
Tamen la posedantoj maltrankviliĝis, ĉar la popolo ne aĉetis akvon kaj ili diris unu al la alia: “Vidu, ŝajnas ke nia profito haltigis nian profiton kaj, ĉar ni jam faris tiom da profito, ni nun ne plu povas fari profiton. Kio kaŭzas, ke nia profito ne plu estas profitdona? Ni konsultu la