Saltu al enhavo

Paĝo:Bellamy - La parabolo de la cisterno, 1940, G.H.B.pdf/8

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

ĝi ne plu povis aĉeti akvon, ĉar ĝi ne posedis ion por pagi!

La posedantoj maltrankviliĝis, vidante, ke ili ne plu ricevis profiton, ĉar neniu aĉetis akvon de ili. Kaj al la grandaj vojoj ili dissendis virojn, kiuj devis laŭtvoĉe krii: “Ĉiu kiu soifas venu al la cisterno kaj aĉetu akvon de ni; estas sufiĉa provizo!”

“Ĉar”, diris la posedantoj unu al la alia, “vidu, la tempoj estas malbonaj, ni devas reklami!” Sed kiel la popolo povus aĉeti, ĉar ĝi ja estis senlabora kaj ne posedis pencojn por akiri sitelon da akvo? Ĝi estis kondamnita al soifo…

Kaj la homoj parolis pri ĉi-aferoj kaj diris: estas krizo. Kaj la soifo de la popolo estis granda, ĉar nun ne plu estis kiel en la tagoj de la prapatroj, kiam la lando estis malferme, ke ĉiu serĉu akvon por si mem; la posedantoj estis uzurpintaj ĉiujn fon-