Saltu al enhavo

Paĝo:Bellamy - La parabolo de la cisterno, 1940, G.H.B.pdf/23

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

ti akvon, kiel ajn malmultekoste ĝi estu oferata. Kaj ĉar la sciencaj kalvuloj persistis diri ke ĉi-tiu krizo (kiu ne estis krizo) baldaŭ malaperos, nenio estis farata por ĉesigi la netolereblan situacion.

La mizero pligrandiĝis kaj la krimemo kreskis; multaj, senesperigitaj, mortigis sin. Sed pri tio oni skrupule silentis, ĉar la posedantoj kaj la multaj kiuj ankoraŭ estis en ilia servo, ne deziris, ke la vera situacio estu konata.

Tiam aperis kelkaj viroj, kiuj havis pli karan vidon ol la kalvuloj, kaj diris: “Kial ni daŭrigus tiun mizeron ankoraŭ pli longe? Ĉu ja ne estas pli ol sufiĉe da akvo por ĉiuj homoj? Kio do kaŭzas, ke tiom da homoj ne povas aĉeti ĝin kaj devas suferi mizeron? La kaŭzo estas ke por ĉiu sitelo da akvo vi devas pagi pli multe ol vi mem ricevis por