Saltu al enhavo

Paĝo:Bellamy - La parabolo de la cisterno, 1940, G.H.B.pdf/24

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

ĝi. Vi do neniam povas retroaĉeti tion kion vi mem alportis. Do forigu la profiton kaj vi povos akiri tiom da akvo kiom vi deziras, vi kaj viaj edzinoj kaj infanoj.”

La kalvuloj, pri kiuj ĉiuj pensis, ke ili posedas grandan saĝecon, avertis la popolon pri la novaj Profetoj, kies vortojn ili nomis kimero. Kaj la popolo, kiu jam suferis tiom multe kaj longe, estis perdinta ĉiun fidon en pli bona estonteco kaj ĝi aŭskultis kun deturnita kapo.

Sed la veraj Profetoj ne ĉesis kaj ĉiam pli laŭte sonis ilia voĉo, ĉiam pli konvinke ili argumentis, ke la eraro estas en la sistemo de vendo kaj aĉeto kaj ke oni devas forigi la profiton.

Sed la popolo respondis: “Kiel ni povas forigi la profiton se sen ĝi la posedantoj ne volas doni al ni la akvon? Ĉu ne ĉiuj fontoj kaj putoj, ĉiuj pumpiloj