Saltu al enhavo

Paĝo:Bellamy - La parabolo de la cisterno, 1940, G.H.B.pdf/25

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

kaj tuboj, ja eĉ la tuta akvujo, estas en la manoj de la posedantoj?” Kaj ree la Profetoj parolis al la popolo, dirante: “La putoj kaj la fontoj ne povas aparteni al la posedantoj, ili apartenas nur Al dio, kaj Dio donis la teron kun ĉio sur ĝi kaj en ĝi al ĉiuj homoj. Kaj la pumpiloj, la tuboj kaj cisterno, ĉu ne vi faris tiujn propramane? Do ankaŭ tiuj apartenas al la tuta popolo.”

Kiam la posedantoj aŭdis tion, ili denove petis la helpon de la ekspertoj kaj falsaj pastroj, sed ties voĉoj perdiĝis en la bruo. Ĉar la nombro de veraj Profetoj kreskis kaj ankaŭ la veraj pastroj de Dio ĉiam pli laŭte aŭdigis siajn voĉojn, dirante: “Fari profiton estas kontraŭ la ordonoj de Dio, ĉar skribita estas: “Amu vian proksimulon kiel vin mem.”

Kaj la popolo demandis: “Kion ni devas fari por veni el ĉi tiu mizero?”