Saltu al enhavo

Paĝo:Bellamy - La parabolo de la cisterno, 1940, G.H.B.pdf/26

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Kaj la profetoj diris: “Elektu saĝajn virojn por reguladi viajn devojn kaj fiksadi vian laboron; la frukton de via laboro vi dividos kiel fratoj, ĉiu el vi ricevos egalan porcion kaj vi ne bezonos cedi ion de ĝi — en formo de profito — al la posedantoj. Tiam la akvo ne transbordiĝos antaŭ ol ĉiu el vi estas sata. Kaj el tio kio restas vi faros belajn fontanojn kaj lagetojn, samkiel faris la posedantoj, sed tiam vi ĉiuj ĝuos de tio!”

Kaj la popolo faris kiel diris la veraj profetoj. Kaj ne plu estis soifuloj en la lando, nek malsatuloj kaj neniu suferis malvarmecon; neniu plu vivis en mizero; kaj la homoj nomis unu la alian “frato” kaj vivis en konkordo kaj la beno de Dio kuŝis por ĉiam sur tiu lando.


Trad.: G.H.B.