LA PARABOLO DE LA CISTERNO.
Antaŭ tre longa tempo, kiam la homoj ne jam havis maŝinojn, ekzistis, tre seka lando, kies enloĝantoj havis grandan bezonon je akvo. Ilia ĉefa tasko konsistis en tio, ke ili serĉis akvon de la mateno ĝis la vespero kaj multaj pereis, ĉar ili ne povis trovi ĝin.
Tamen en tiu lando ankaŭ estis kelkaj homoj, kiuj estis pli bonŝancaj ol la aliaj kaj sukcesis akiri provizon de akvo, dum aliaj trovis nenion. Tiel okazis ke ĉi-lastaj venis al la fortunaj posedantoj kaj petis ke ili povu trinki de la akvo, ĉar ili suferis grandan mizeron. Sed la posedantoj respondis: "Kial ni trinkigus vin de la akvo, kiun ni kolektis kun granda peno? Tiam ni fariĝus samtiel mizeraj kiel vi kaj pereus kun vi. Sed jen, kion ni volas fari por vi. Estu niaj