Saltu al enhavo

Paĝo:Bellamy - La parabolo de la cisterno, 1940, G.H.B.pdf/4

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

servantoj kaj kiel rekompenco ni donos al vi iom da nia akvoprovizo.”

Kaj la popolo diris: “Donu al ni trinkaĵon kaj ni estos viaj servantoj, ni kaj niaj idoj.”

Kaj tiel okazis.

La posedantoj estis prudentaj viroj, kiuj sciis tiri profiton el la bonŝanca pozicio en kiu ili troviĝis. Ili dividis la popolon, kiu servis ilin, en trupoj sub la komando de estroj kaj sendis kelkajn al la fontoj por ĉerpi; aliajn ili igis porti la akvon kaj ankoraŭ aliajn ili igis serĉi novajn fontojn. Ĉiu akvo estis kolektata en unu loko kaj tie la posedantoj konstruigis grandan cisternon por konservi la akvon kaj tiun akvujon ili nomis …la Merkato! Ĉi tie devis veni la servantoj de la posedantoj por ricevi la akvon, kiun ili bezonis por siaj familioj.

Kaj la posedantoj diris al