Saltu al enhavo

Paĝo:Bellamy - La parabolo de la cisterno, 1940, G.H.B.pdf/5

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

la popolo:

“Por ĉiu sitelo da akvo, kiun vi portos al ni, ni donos al vi po unu pencon kaj por ĉiu sitelo da akvo, kiun ni ĉerpos el la cisterno, ke vi povu trinki, vi kaj viaj edzinoj kaj infanoj, vi donos al ni po du pencojn. Kaj la diferenco estos nia profito, ĉar ni ne farus ĉi-ĉion por vi, se ne estus pro tiu profito, kaj tiam vi devus perei pro soifo!”

Vi vidas ke la fortunaj posedantoj multe superis sian generacion per komerca kono kaj tial do ili estis alte laŭdataj, eĉ de tiuj kiuj devis doni po 2 pencojn por ĉiu sitelo da akvo kiun ili bezonis por sia familio, kvankam ili mem nur ricevis po unu pencon por ĉiu sitelo kiun ili verŝis en la cisternon! Kaj tiel estis bone en la okuloj de la servantoj, ĉar ili havis malviglan intelekton, kaj ili diligente alportis akvon en la cisternon dum multaj tagoj.