Saltu al enhavo

Paĝo:Bellamy - La parabolo de la cisterno, 1940, G.H.B.pdf/6

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Sed — post kelka tempo la cisterno, kiu nomiĝis Merkato, estis plenplena kaj la akvo transbordiĝis, ĉar por ĉiu sitelo kiun la akvoportistoj elverŝis en la ujon, ili retroricevis nur tiom, ke ili povis aĉeti nur duonan sitelon da akvo, kaj pro la surpluso kiu restis en la cisterno, ĉi-tiu baldaŭ tropleniĝis, ĉar da portistoj estis multe, da posedantoj nur malmulte kaj ĉi tiuj ne povis trinki pli ol la aliaj.

Tiel okazis, ke la cisterno estis plenplena!

Kiam la posedantoj vidis tion, ili diris al la popolo: “Vi vidas, ke la akvujo, kiu nomiĝas Merkato, estas troplena! Ni do provizore ne plu bezonas viajn servojn. Do sidiĝu kaj atendu pacience ĝis kiam la cisterno ree estos malplena; ni tiam redungos vin.”

Sed kiam la popolo ne plu ricevis pencojn de la posedantoj,