Paĝo:Bennett - Ok noveloj, 1919, Wackrill.pdf/15

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Buchanan grimacis per la okulo al Stirlingo kaj mi, dum la knabo sin forŝovis kaj la maljunulo dolĉe daŭrigis skribi.

“Eble plaĉos al vi trarigardi la ejon?” ĝentile proponis al mi Buchanan. “Mi akompanos vin. Hodiaŭ mi ne taŭgas por io alia… La gripo!” Li ekrigardis Stirlingon kaj oscedis.

“Pli bone vi estus en via lito,” diris Stirlingo.

“Jes, mi tion scias. Mi dum dek du jaroj ĝin sciis. Mi enlitiĝos tuj kiam mi ricevos pecon da tempo por mi mem. Nu, ĉu vi volas iri? La duon-tempaj rezultatoj komencas alveni.”

Telefona tintilo urĝe vokis.

“Estu bonulo, kaj vidu, kio estas, estro,” diris la maljunulo, ne rigardante supren.

Buchanan iris al la telefono kaj parolis en ĝin: “Jes? Kion? Ho! Majat? Jes, li estas ludante… Kompreneble, ke mi estas certe! Adiaŭ.” Li sin turnis al la maljunulo: “Ĝi estas ankoraŭ alia, kiu scivolas, ĉu Majat estas ludanta. Birmingham, tiun ĉi fojon.”

“Ha!” diris la maljunulo, ĉiam skribante.

Ĝi koncernas la vetadon,” Buchanan diris en mian direkton. “La veta cedo estas nun favora al Knype—tri kontraŭ du.”

“Se Majat estas ludanta, Knype ŝuldas tion al mi,” diris la doktoro, surprize.

“Al vi?”

“Al mi! Li vokis min hodiaŭ matene al sia edzino. Ŝi baldaŭ akuŝiĝos. Alarmo erara. Mi certigis lin pri almenaŭ dek du horoj.”

“Ho! Do tiel estas, ĉu vere?” murmuris Buchanan. Ambaŭ subredaktoroj levis la kapojn.

“Tiel estas,” diris la doktoro.

“Kelkaj homoj dismetis, ke li denove malpacis kun la dresisto kaj ŝajnigas malsanon,” diris Buchanan. “Sed mi tion ne kredis. Certe, Jos Majat ne estas ĉikanulo.”

Mi sciiĝis per demandoj, ke granda kaj terura futbala provoludo tiumomente mem okazas en Knype, en la distanco de du mejloj, inter la Knype’a Klubo kaj la Manchester Rovres. Estis kredigite al mi, ke la graveco de tiu provludo estas preskaŭ nacia, ke la tuta regiono kvazaŭ tenas sian