Paĝo:Bennett - Ok noveloj, 1919, Wackrill.pdf/14

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

apude post stratangulo, kaj ĉe nia halto kontraŭ ĝi, amaso da ĉifonitaj buboj interrompis siajn petolajn sur la malseka vojo por festi nian gloran alvenon, unuanime kriegante plenstreĉe de siaj knarantaj kaj raŭkaj voĉoj:

“Hura! Hu-sanga-ra!”

Konfuziĝe mi sekvis mian doktoron sub la ŝirmon de la domo, nova konstruaĵo, vasta kaj impresa, sed abomene kovrita per bakita potargilo, kaj tute ne imponanta, sen spektakla efekto; senĝene, eĉ spite, malbela! La kanajlaj svingantaj duklapaj pordoj returniĝas atake post via puŝo, kaj frapas vin malice. En unu malluma ĉambro kun bartabloj, kaj afiŝita per “Demandoj,” estis neniu.

“Kiu estas?” kriis la doktoro.

Aperis kapo ĉe la pordo.

“Sinjoro Buchanan, ĉu supre?”

“Jes,” minace diris la kapo, kaj malaperis.

Supren sur la malluma ŝtuparo ni iris, kaj ĉe la supro ni estis duone faligitaj de alia pordo memfunkcia.

En la ĉambro, al kiu ni tiam venis, du viroj, unu maljuna, la alia iom juna, sin klinis super granda malorda tablo, rapide skribante kaj aranĝante pecojn de griza maldika papero kaj telegramojn. Malantaŭ la maljunulo staris knabo. Neniu el ili levis la kapon.

“Sinjoro Buchanan, ĉu en sia—,” komencis la doktoro. “Ha! jen vi estas!”

La redaktoro, portante ĉapelon kaj skarpon, staris ĉe la fenestro, elrigardante. Li havis, kredeble, saman aĝon, kiel la doktoro—ĉirkaŭ kvardek; kaj, ĝuste kiel tiu ĉi, li estis iom dika, kaj elrazita. Iliaj skotaj tonoj unuiĝis en salutado; pli akcentita estis la tono de la doktoro. Buchanan prenis mian manon kun bontona mieno, kiu montris, ke li kutimas akcepti fremdulojn. Tamen rilate kapablon je societa babilado, li neniel estis pli brilanta ol liaj vizitantoj, kaj ni tri tie staris ĝenate apud la fenestro en la amase malorda ĉambro, dum la aliaj du viroj knaris kaj klopodadis kun paperetoj ĉe la makulita tablo.

Subite kaj minace la maljunulo sin turnis al la knabo:

“Kion, per diablo, vi tie atendas?”

“Mi pensis, sinjoro, ke estas ankoraŭ io.”

“Forigu vin.”