Paĝo:Bennett - Ok noveloj, 1919, Wackrill.pdf/13

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

mi atente observis ĉirkaŭ mi la grandajn magazenojn kaj la bankodomojn kaj la oritajn hotelojn. Tra la radiaj strataleoj mi povis distingi la fasadojn de haloj, teatroj, preĝejoj. Tramveturiloj tondretantaj konstante eniris kaj eliris je la placo. Ŝajnis kvazaŭ ili eniras hazarde, ŝanceliĝas kelkajn momentojn kvazaŭ en dubo, kaj tiam decidas, kun indiferenta bruo de sonoriloj, ke pli bone estas foriri ien aliloken, serĉe de io pli interesa. Iom ili similis je homaj estaĵoj kondamnitaj loĝi por ĉiam en loko, kiu ĝenas ilin pli ol vortoj povas esprimi.

Kaj vere la influo de Crown Square kun ĝiaj larĝaj efektoj de potargilaĵo, plata vitraĵo kaj oritaj literoj, ĉio sub peza ĉielaĵo el ardezkolora fumo, estis premega. Malmultaj tre malelegantaj viroj (reliefe kontrastantaj je la luksa delikateco de altprezaj objektoj malantaŭ plata vitro) persiste staradis jen kaj aliloke sur la koto, senmovigite de la malĝoja sorĉo de la placo. Du el ili sin turnis por rigardi la aŭtomobilon de Stirlingo kaj min. Ili fikse rigardegis longan tempon, kaj tiam unu diris, movante nur siajn lipojn:

“Ĉu Tomĉjo regalis al vi tiun kvarton da biero, laŭ promeso?”

Nenia konfeso, nenia respondo, kia ajn, dum plua longa paŭzo! Tiam la alia diris kun melankolia rezignacio:

“Jes!”

Ĉesis la interparolo, farinte malgrandan oazon en la malgaja dezerto de ilia silenta observado de la aŭtomobilo. Krom per laŭokaza piedbato, ili neniel moviĝis. Ili nur staris persiste kaj indiferente, blovate de ĉiuj mordantaj ventoj de la placo, kaj kvazaŭ pliprofundiĝante en ĝian melankolion. Min, la severa malgajeco de la sceno, anstataŭ mizerigi, ŝajnis plialtigi; mi ĝin kun ĝojo gustumis, kiel oni gustumas la melankolion de ia tragedia artverko.

“Ni povus iri al la oficejo de la Signalo kaj iom turmenti Buchanan,” gaje diris la kuracisto, reveninte al la aŭtomobilo. Jen la dua el liaj inspiroj.

Buchanan, pri kiu mi jam aŭdis, estis alia skoto kaj redaktoro de la sola ĉiutaga organo de la Kvin Urboj, vespera gazeto, kriata la tutan tagon sur la stratoj kaj legata de la tuta loĝantaro. Ĝia verda folio ŝajnis ĉiama flirtanta fenomeno de la ĉefaj stratoj. La oficejo staris