Paĝo:Bennett - Ok noveloj, 1919, Wackrill.pdf/12

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

forrapidis por renkonti sian edzinon kaj siajn infanojn ĉe la Bleakridge stacidomo. Laŭ tiu stranga maniero mi estis perforte transdonita de unu gastiganto al alia.

II

La doktoro kaj mi similis unu la alian per tio: ke neniu el ni posedis iom da ĝena afableco. Kvankam abundante je bonvolo, ni ne povis atingi intimecon per subita volago. Nia interparolo estis malfacila, nenatura kaj per ekblovoj false familiara. Li montris al mi sian fraŭlan domon, siajn akvofortaĵojn, kelkajn specimenojn de moderna rouge flambé fajenco fabrikata en Knype, sian viskion, sian vaste-konatan, premiojn-gajnintan ter-hundon Titus, la plej grandan kolekton de libroj en la Kvin Urboj kaj fotografaĵojn de Marischal Kolegio en Aberdeen. Tiam ni fariĝis spiritlacaj, socie sterniĝintaj. Sidante en lia studejo, kun Titus inter ni sur la antaŭkamena tapiŝo, ni sciis, nek kion diri, nek kion fari. Mi bedaŭris, ke la avino de la edzino de Brindley devis naskiĝi en ia dek-kvina de Februaro. Brindley estis vigla babilulo; oni povus fidi al li por parolo. Mi ankaŭ estas bona babilulo—en kuneco kun alia homo parolema. Kun lakona homo, mi estas iomete pli silenta ol li. La doktoro diris abrupte, post nervoturmenta silento, ke li estis forgesinta unu tre gravan viziton en Hanbridge, kaj ĉu mi volas akompani lin en la aŭtomobilo? Mi estis kaj ankoraŭ nun estas konvinkita, ke li simple mensogis. Li volis rompi la malbonan sorĉon per eliro el la domo, kaj li ne havis la aplombon por proponi vagekskurson sur la stratoj de la Kvin Urboj, kiel promenon por plezuro.

Ni do ekveturis, plaŭdante singarde tra la ŝlima koto kaj penetra nebulo de Trafalgar Road, preter la serion de strangaj, malhele ruĝaj dometoj, kaj krudaj malplenaj terpecoj, kaj reklamaj tabulaĵoj, kaj rondformaj potofornoj, kaj altaj, fumantaj fumturoj, kaj sur deklivoj supren kaj malsupren kaj denove supren, kontraŭ kaj laŭ-voje de multaj elektraj tramveturiloj, kiuj grimpis kaj deglitis kvazaŭ ŝipoj sur la maro, ĝis ni eniris la placon Crown Square, la centron de Hanbridge, patrinurbo de la Kvin Urboj. Kaj dum la kuracisto faris sian misteran viziton,