Saltu al enhavo

Paĝo:Bennett - Ok noveloj, 1919, Wackrill.pdf/17

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

“Ni donas la rezultatojn de pli ol cent provludoj en nia futbala eldono,” diris Buchanan, kaj aldiris: “ne enkalkulante rugbiludojn.”

Ĉe nia eliro, du knaboj evite pasis nin en la ĉambron, kun telegramoj.

Post momento ni strange, surprize trovis nin sur plombe tegita tegmento de la Signalo oficejo. Altaj fabrikejaj fumturoj sin levis super la horizonto el ardezaj tegoloj ĉiuflanke, blovante densan fumon en la posttagemezan ĉielaĵon jam ĝenerale fumkoloran, kaj striante per longaj nigraj vipflagoj la okcidentan karmezinon. Kaj el la fumnebulo de malproksime alvenis blublanka kolombo, ronde fluganta kelkajn fojojn ĉirkaŭ la oficodomo de la Signalo. Fine ĝi malleviĝis, kaj mi povis aŭdi la batsonon de ĝiaj fortaj flugiloj. Ĉesis la flugilbatado, kaj la kolombo malsupreniris oblikve-kurbe, kun la kapo malpli alta ol la etendita vosto. Tiam la kapeto grade altiĝis kaj la vosto malleviĝis; la kurbo ŝanĝiĝis, la flugo malrapidiĝis; la kolombo estis kalkulanta per sia tuta cerbeto; okuloj, flugiloj, vosto, piedoj, ĉio estis kunordigita por la solvo de komplikita mekanika problemo. La karminetaj ungoj ŝajnis palpe serĉi