spiradon, ĝis oni konatigos la rezultaton. La duontempa raporto montris unu celtrafon por ĉiu partio.
“Se Knype perdos,” diris Buchanan, klarige, “ĝi sin trovos forŝovita el la Unua Ligo en la fino de l’ sezono. Jen certaĵo… unu el la plej malnovaj kluboj en Anglujo! Duonfinuloj por la angla pokalo en ’78.”
“Sepdek-naŭ,” korektis la pliaĝa subredaktoro.
Mi divenis, ke la krizo estas grava.
“Kaj Majat, supozeble, estas la trupestro?” mi demandis.
“Ne. Sed li estas la plej taŭga malantaŭludanto en la Ligo.”
Tiam mi havis vizion de Majat kiel eminentulo. Per streĉo de la imago mi komprenis, ke io egala al la sorto de la nacioj dependas de li. Mi rememoris, nun, grandajn flavajn afiŝojn sur la aviztabulegoj, kiujn ni estis pasintaj, kun la nomoj de Knype kaj de Manchester Rovers en futaltaj literegoj, kaj super ĉio la skribo: “Liga Provludo en Knype.” Ŝajnis al mi, ke la heroa nomo de Jos Majat, se efektive li estis la plej taŭga malantaŭulo en la Ligo, se efektive lia alesto aŭ foresto influis sur la vetadon tiel malproksime kiel Birmingham, devus troviĝi ankaŭ sur la afiŝegoj, prefere eĉ kun lia portreto. Mi figuris Jos Majat kiel matadoron kun longa kravato el skarlata rubando dependanta sur lia brusto, kaj brodita pantalono.
“Nu,” diris Buchanan, “se Knype malleviĝos en la Duan Sekcion, ili neniam plu pagos dividendon! Ĉio estos finita kun unuaklasa futbalo en la Kvin Urboj!”
La interesoj implikitaj ŝajnis pli kaj pli malsimpliĝi. Kaj jen estis mi, kiu jam preskaŭ kvar horojn pasigis en tiu regiono ne divenante, ke la regiono vibras streĉite de ekscitiĝo pri gigantaj gravaĵoj! Kaj jen tiu skota kuracisto, je kies komando la granda Majat estus rifuzinta ludi, dirinta eĉ ne silabon pri la afero, ĝis hazarda rimarko de Buchanan malligis al li la langon. Sed ĉiuj kuracistoj estas strange kaŝemaj. Sekreteco estas por ili privata plezuro, unu el la plej grandaj.
“Venu vidi la kolombojn, ĉu volas?” diris Buchanan.
“Kolombojn?” mi eĥis.