ion por mi neklarigeblan. Post senfrukta terspaco, senarba, vastiĝanta kun nuancitaj brunecoj, etendiĝis en la malproksimo, senegale ondlinia, franĝo de duba blueco. Kio estis tiu franĝo? Ĝi ne povis esti teroj, ĉar tiuj teroj rezultus gluitaj al la ĉielo; ĝi ne povis esti akvoj, ĉar ili ne starus tiel altaj; ĝi ne povis esti nuboj, ĉar ili dismoviĝus. Kaj dum ĉio unuforme ruliĝis ĉirkaŭ la veturilo kaj preterpasadis grandaj arboj kurbigitaj, kun pasado de kaduka maljunulo, kaj la arbetaĵoj kaj pinoj forkuris malantaŭen, kaj la siluetoj de la altegaj arbaroj aliformiĝis iom post iom, tio restadis senŝanĝa, malproksima, mistera, vidiĝanta sur la sama nivelo de la garnituro de la jungita bruto, laŭlonge de la dorso, super la oreloj, kvazaŭ senfina franĝo pentrita de nesperta mano ĉe la horizonto.
Mi ne povis elteni plu…
— Kio estas tio, patro? —
Li ne respondis al mi tuj. Estis necese klarigi ĝin laŭ mia maniero kaj signi ĝin multfoje, por ke li certiĝu pri tio kion mi aludas. Tiam, ne rigardante min, tenante la bridojn kaj la vipon, distrite, li diris du vortojn:
— La montoj. —
Ho, kia revelacio! La montoj! Kia revelacio por mi, kiu, en mia nesperteco de urba infano, kredis ilin tiel sufokaj, tiel proksimaj, tiel plenaj de nefortikaj arboj kaj ŝtonpecoj, de vojetoj kaj kabanetoj! Ĉu oni povus atingi tiujn montojn? Kio estus tie? Kial ili vidiĝis tiel glataj? Ĉu estis bluaj la rokoj kaj la arboj kaj la domoj de tiuj montoj?
Mia patrino, kareseme, volis konigi ilin al mi unu