Paĝo:Bertrana - Barbaraj Prozaĵoj, 1926, Grau Casas.pdf/12

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

post unu. Ŝi etendadis la fingron kaj prononcadis nomon de sanktulo. La litanio glitadis tra mia malgranda mirigita cerbo. La montoj! Ili eble estus la limo de la tero!

Kaj tie ĉi la brilo de tiu rememoraĵo estingiĝas.

Nur mi konservas, ankoraŭ, sensignifajn restaĵojn de konversacio inter miaj patro kaj patrino. Ili parolis pri rabistoj, menciis danĝerajn lokojn, historiajn faktojn de la antikveco, kiujn mi aŭskultadis kun iom da intereso, meze de ŝanceliĝoj kaj fraptuŝoj, kun la okuloj fiksaj, tamen, sur la franĝon dubebluan, senŝanĝan, kiu vidiĝadis super la garnituro de la ĉevalo, laŭlonge de la dorso, super la oreloj…

Kaj ne demandu al mi, kien ni iris resti tiun nokton, nek kiaj ĝojoj nek kiaj doloroj okazis al mi ĉe la fino de tiu vojaĝo, nek dum multaj tagoj poste, nek dum multaj monatoj, nek dum multaj jaroj…

I LA V O J O C e rte , leganto, mi devus klarigi al vi kelkajn antaŭinformojn pri tiu vojo, kiun ni ambaŭ sekvos, se al vi plaĉas mia kuneco kaj mia konversacio; mi devus paroli almenaŭ pri ĝia graveco historia, strategia kaj komerca, kaj pri aliaj aferoj, kiuj ja devas troviĝi enregistritaj en libroj kaj dokumentoj. Nenion mi scias pri tio. Apenaŭ mi povas diri, ĉar mi tiel aŭdis, ke ĝi estis la malnova reĝa vojo de Barcelona al Francujo. En mia infaneco mi trapasis sur ĝi. Tie devas esti, kie mi ekvidis unuafoje la verajn montojn, dum la tradicio, pere de miaj gepatroj, vekadis mian fantazion. 11