Depost tiam la forlasita vojo estis por mi vojo de ĉarmo kaj mistero. Ĝin sekvadi fervore en la kuneco de la plej fidela el la amikoj, la ĉashundo, kun peco da pano en la felpoŝo, iom da vino en la botelo kaj provizita la tabakujo, denove renkontante la lokojn kaj la aĵojn, kiujn miaj infanaj okuloj vidis vualitaj de teruriga famo: jen la plej agrabla el la migradoj.
Malmultaj konas tiun faman vojon, kiu serpentiras tra dezertaj profundaĵoj, sekvante torentojn, trairante pinarojn kaj korkarbarojn, forviŝitan ĉe kelkaj pecoj, konservantan ankoraŭ aliloke majestajn larĝecojn, kiuj rememorigas pri ĝia malnova kondiĉo reĝa.
La majstra vojo, larĝe trabatita de Madrido al la Pireneo, ĉe la aranĝo de la nova vojo restis meze de la arbaro kvazaŭ neutila kaj superflua aĵo, forlasita al la detrua agado de la jaroj kaj elementoj.
Antaŭ longe oni ankoraŭ iom trairis sur ĝi; sed, dum la kreado de novaj vojoj, ĝi laŭgrade komplete falis en neuzon.
Nuntempe en ĝi glitas nur la silento: fantazia silento elspirata de la apudaj arbaroj, kie la faroj de la banditoj estas lasintaj vivantajn terurojn kaj ektimojn.
Malmultaj aferoj, tamen, pli indas esti konataj de la homo revema ol tiu tera franĝo pretervastiĝanta, formanĝata de la pluvoj, premata de la cistaroj kaj erikaroj iom post iom invadantaj ĝin, kun ĝiaj gastejoj iĝintaj malriĉaj farmodomoj, kie eĉ ne akvon oni donus al vi, plensemita de postsignoj kaj restaĵoj de ĝia antikva brileco, forte interesaj.
La loko de mia prefero estas tiu de la Selva. Tie la kaduka reĝvojo alprenas aspekton de sovaĝa unu-