toneco efektive impona. Ĉielo kaj arboj; horon post horo vojirante duonkovrate inter densaj korkarbaroj; la trunkoj ĉiam kuniĝantaj en la horizonto; kaj la malgranda horizonto, malfermita kvazaŭ morditaĵo en la denso de la branĉaroj, konstante forkuranta de la vojiranto. Estas lokoj kie la apudaj korkarboj, kliniĝintaj kvazaŭ fantomoj al la libera spaco, formas timigan volbon de intensa mallumo. Kaj pli interne, en la flankoj, la vido perdiĝas en labirintan kruciĝon de trunkoj kaj branĉoj. La okuloj perceptas nur grizajn muskojn, kavojn grandegajn, senformaĵojn kaj tordiĝojn. Tio lacigas, estas teruriga kvazaŭ senfina preterpasado de kanceruloj kaj epilepsiuloj. Ekvidante vojkurbon aŭ komence de supreniro, la koro vastiĝas kun iluzio pri ŝanĝo. Neutile! La vojo forglitas glata kaj rekta en la densan arbaron. Dekstre kaj maldekstre estas la sama tero iom akcidenta; la erikaroj ĉiam vastiĝantaj en milda ondlinio sub la enigma duonlumo de la foliaro. La glateco de la ŝtonoza vojo kaj ĝiaj elfosaĵoj akvosulkitaj, la vojrandoj forviŝitaj kaj la fendiĝantaj sekaj kotoj, ĉio kaŭzas al vi tuj fortan impreson de soleco kaj forlaso. Tiam, farante vian vojiron, vi rigardadas teren; nek postsigno de vojiranto, nek radosulko, nek signo de hufoferaĵo ĉe la koto, nek piedsigno de hundo aŭ de persono ĉe la sablo. Oni ne komprenas, kiel tiu vojo, dum tiom da jaroj ne trairita de vivanta persono, konserviĝas mirige signita. Ŝajnas pluvivi en ĝi ia malbeno donita de la sennombraj plandoj de malbonuloj trairintaj sur tiuj ŝtonoj. La ideo ektimigas vin kaj ia neklarigebla sento pri minaco frostigas vian dorson.
Paĝo:Bertrana - Barbaraj Prozaĵoj, 1926, Grau Casas.pdf/14
Aspekto