Vi pensas, ke en tiaj solecoj, iu ajn persono povus esti rabata, mortigata kaj dispecigata sen ies observado pri tio, kaj ke la plej laŭta voko pri helpo perdiĝus en la malplenon.
La bruo de viaj propraj paŝoj igas vin turni la kapon, ĉar vi kredas, ke iu proksimiĝas malantaŭe.
Mi, tion mi malkaŝas, ne povis vojiri sur ĝi kvin minutojn sinsekvajn ne turniĝante. Ĝi ne estis vera timo kio igis min turniĝi; la inteligento rifuzadis ĉian eblecon esti atakata, — malmulte prosperus ĉiuj rabistoj se ĉiuj vojoj estus kiel tiu kaj ĉiuj vojirantoj kiel mi; — sed, neeviteble, io absurda kaj alarma ekregis min. Eĉ mia hundo, dudek paŝojn antaŭ mi, kutimis flari la kreskaĵaron kun duona suspekto. Ĝi ankaŭ perceptis la timigan elradiadon, kiu flosas kvazaŭ nubo laŭlonge de la vojo kaj kiu igas minaca eĉ la helan sunlumon superverŝantan ĉiujn aferojn.
Kaj la sangokoloraj argiloj; la glitfalintaj bordoj kun grandegaj terbuloj enretiĝintaj ĉe la interplektitaj arbradikoj; la ŝtonoj lokitaj en la deklivo de la elfosaĵoj, pretaj ekfali pro la subkavado de la akvo, kaj aliaj jam falintaj, meze de la vojo; ĉio ĉi, kion vi renkontadas, kiel la malbelaj lentiskoj, kiel la korkarboj fulmomortigitaj kaj la branĉoj deŝiritaj de la vento, ĉio ŝajnas al vi taŭga por dekoracii iun tragikan epizodon. Sed la plej korprema afero por la vojiranto estas tio, ke tiuj teruraj montraĵoj pri detruo reaperadas laŭ interspacoj en simila aspekto. Ŝajnas, ke vi ree trairas la samajn lokojn, kvazaŭ vi estus sub la influo de ia subtile malbonfara sorĉo, metanta denove sub viajn piedojn la