Neniom agrable estas, ja, renkonti konstruaĵon mortintan apud mortinta vojo; sed ĝi pli ankoraŭ senkuraĝigas vin, kiam vi rigardas ĝin de proksime kaj kun atento. Ĝi estas dometo starigita je kelkaj metroj de la vojo, kaŝita en la arbaro, malgrandeta kaj kvadrata kiel ludkubo, kun embrazuroj ĉe la kvar flankoj kaj malgranda pordo kurbigita de la malsekeco, kiu malbone fermiĝas, lasante eliĝi la internan mallumon. Kreskaĵaro ĉirkaŭas ĝin, la sojlo fendiĝas, la mura kalktavolo krevas kaj tra ĝiaj fendoj ŝprucas la ruĝa polvo de la brikoj moligitaj de la frosto. Musko verdadas sur la tegmento kaj sur la muroj, tra kiuj gutas samtempe la nigra suko de la putraj lignotraboj de la plafono.
La dometo havas la tutan karakteron malfortan, nesufiĉan kaj nedaŭran de tiu arkitekturo de municio, improvizita kaj kruela, uzata por ŝirmi obeemajn subulojn, elmetante ilin al la danĝero de la malamiko, kiu regas ilin post mallonga rezisto. Ĝi ŝajnas eksprese farita por suferi en ĝi maldormon, malsaton, malvarmon kaj malĝojon, aŭ fali en kaptitecon, aŭ morti subpremate.
Tie en la antikveco rifuĝis la eskadro-ĝendarmoj. La vojo estas plena de tiaj dometoj kaj ili konfirmas ĝian malbonan famon.
El tiuj embrazuroj oni observadis la rabistojn, kaj ankoraŭ en la malluma linio ŝajnas vidiĝi malprecize la viglanta fikseco de okuloj pli timoplenaj ol kuraĝaj.
Ho! provu, imagi la maldormojn, la terurojn, la nervkuntiriĝojn de tiuj tri aŭ kvar viroj enfermitaj en tia interno, la malkvietan premadon de la armiloj, malkonfidante je la solideco de muroj kaj pordoj, dum la longaj