vintraj noktoj, ĉe la hurlado de la lupoj kaj la muĝado de la vento, sen fajro kaj sen lumo, izolite en la arbarego, for de ĉia helpo kaj de ĉia kompato!
Mi certigas al vi, kara leganto, ke, antaŭ tiu malgranda fortikaĵo fermita kaj malluma, vi sentus amason da nekutimaj scivolemoj; vi ja dezirus eniri en ĝin kaj esplori la postsignojn lasitajn de la lasta paro de ĝendarmoj, kiu tranoktis tie, flarsenti la aermankon de la pajla kuŝejo, legi la surskribojn kaj deĉifri la hieroglifojn desegnitajn per malbona krajono aŭ per la pinto de la bajoneto sur la glata muro, kaj tiel havi malproksiman konon pri la pensoj, pri la blasfemoj, pri la aŭguroj kaj deziroj, kiuj saturis tiun medion, kaj tiel rekonstrui la horojn de malespero tie travivitajn de tiuj kompatindaj sklavoj de sia devo, kies vivoj, sensignifaj kaj vulgaraj kiaj ili eble estis, nun profunde interesas vin.
Per simpla premado per fingroj vi povus faligi tiun putran lignaĉon taŭgantan kiel pordo, per sola piedbato vi fendus la brikajn murojn konsumitajn de la vetero; vi estas solaj, neniu vidas vin, la deziro realigi tion estas forta, truda, sed… ne estas danĝero! Skrupule vi timus, ke la mallumaĵoj vidiĝantaj tra fendoj kaj truoj, amasiĝintaj tie dum tiomaj jaroj, elkraĉiĝante eksteren malklarigus la tagan lumon.
Tial estas klarigebla la stranga respekto, kiun trudas tiuj malgrandaj konstruaĵoj de la ŝtato; ja, malgraŭ la forpasinta tempo kaj la trapasintaj malkvietuloj, ili restas netuŝitaj tiel, kiel lasis ilin la mano de tiu, kiu fermis ilin la lastan fojon.
Kaj vi de ili malproksimiĝas longe memorante ilin;