Paĝo:Blicher - Taglibro de Vilaĝ-pedelo, 1922, Bulthuis.pdf/23

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

"Se ni povas trafi skolopon, Morten, ni povas ankaŭ trafi svedon, kiam li staras senmove!" li diris.

"Viglaj knabegoj!" ekkriis la kapitano. "Ĉu vi vidas la svedan kapitanon, kiu iras tien kaj reen kun tiu granda glavo? Pafu lin, kaj ni gajnos la ludadon!"

Tiam mi lin celis kaj pafis, kaj kiam mi formetis la pafilon de mia vango, mi vidis lin rulfali kaj trafi per la nazo sur la ferdekon. "Hura!" ekkriis nia ŝipestro, kaj ni ĉiuj imitis lin; sed la kaperistoj deflankiĝis kaj veliris for. Kun la dana flago sur la masto ni veliris en la fjordon de Kallundborg kaj estis fieraj kaj ĝojaj, ĉar neniu el la niaj estis vundita, kvankam la kugloj flugis trans kaj tra nia ŝipo. La provizadministranto, sinjoro Hartman, estis la ununura, kiu vidis sian sangon kaj eĉ laŭ mirinda maniero. Li kuŝis en la lito de la ŝipestro kaj fumis pipon, kiam la batalo komenciĝis. Tuj poste mi supreniris al li por preni tolon por la kugloj.

"Morten!" li diris: "quid hoc sibi vult?"[8] Sed antaŭ ol mi respondis, kuglo trairis la fenestron de la kajuto, ekprenis kun si la pipon — kiu elstaris el la lito — kaj la pipekstremaĵo faris truon en lia palato. Nun ni estas ekster danĝero kaj en la haveno. Kiel dolĉa estas la ripozo post tia batalo!

[Piednoto 8: "Kion signifas tio?"]

Kopenhago, la 2-an de Junio 1711

Mia kapo estas plenplena je ĉiuj strangaj aferoj, kiujn mi aŭdis kaj vidis. Mi ne povas ordigi miajn pensojn, ĉar unu forpelas la alian kiel nuboj dum