Paĝo:Blicher - Taglibro de Vilaĝ-pedelo, 1922, Bulthuis.pdf/32

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
Thiele, la 6-an de Marto 1713

Ho mondo! ho mondo! kiel trompa vi estas! Honesteco jam ne ekzistas, virto kaj honoro estas piedpremataj! Sed kial mi volas plendi? Ĉu mi estas pli bona ol ŝi? Ĉu mia peko estis pli malgranda, ĉar mi kredis, ke mia amo estas pli granda? Ho ve, mi akiris la rekompencon, kiun mi indas, ni estas egale malbonaj, unu perfidas la alian. Ho! vi trompa virino! vi falsa edzino de Potifaro! estis tial, kial vi eligis ekkrion kaj forkuris pro tio, ke vi aŭdis mian voĉon. Tio do estas malnova kutimo — kiam vi serĉis mian liton — ne, la liton de Jens! Malnova amo, malnova peko! dum mi vin adoris, dum mi konsideris vin kun respekto kiel sanktan anĝelon, tiam vi amintrigis kun mia kunservisto!

— — Estis en la mezo de la nokto. Ebria pro dolĉaj rememoroj, mi iris en la ĝardenon. En malluma vojo mi vidis ion moviĝantan — ŝajnis al mi, ke tio estas ŝi. Rapide mi tien kuris — estis ŝi! Jes, estis ŝi, sed kiel mi ŝin trovis? Sur la genuo de Jens, kun la brakoj ĉirkaŭ lia kolo — ekterurite ĉiu forkuris sian vojon, kaj mi staris, kvazaŭ mi estis tuj falonta en abismon. La suno trovis min sur tiu sama loko, estis al mi malvarmege — mi tremis kiel poplofolio. Ho, vi mizera trompa malvirtigita mondo!

Thiele, la 9-an de Marto 1713

Mi ŝin vidis por la unua fojo post tiu pekoplena nokto. Subita ruĝiĝo trakuris ŝian vizaĝon, ŝi ĉirkaŭrigardis en la ĉambro por ne vidi min. Mi sentis, ke mi fariĝas malvarma kaj varma samtempe. En la momento, kiam ni estis solaj,