Paĝo:Blicher - Taglibro de Vilaĝ-pedelo, 1922, Bulthuis.pdf/43

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Mi sentas la forton de tiuj vortoj de Dio.

Kiam mi staris en mia juneco sur tiuj ĉi ondoj antaŭ la kugloj de la svedoj, tiam mi sentis min pli bona, ol kiam mi vidis la falintan anĝelon de mia juneco en la ĝardeno de Corselidse. Glavoj kaj kugloj, batoj kaj pikoj, vundo kaj morto estas nenio kompare kun la perdiĝo de la amo kaj kompare kun ruiniĝo de senkulpa animo. Se mi estus vidinta tiam disŝirita de sovaĝaj bestoj ŝian belegan korpon, tio ne povus tiel premi mian bruston kiel en la tempo, kiam mi ŝin revidis insultata, ruinigita, malestimata kaj perdita sen savo. Kiam ŝi kuŝis tie kaj sarkadis la teron, ŝajnis al mi, kvazaŭ ŝi enterigis mian lastan esperon, mian lastan restaĵon de kredo al honoro kaj virto.

Sed mi diros, kiel ĉiam diris en Siberujo mia kunkaptito, la maljuna turko, meze de la plej grandaj mizeroj: "Dio estas granda!" Jes, kaj kompatema! Li povas kaj volas fari multe pli ol ni kompatindaj homoj komprenas.

————————


Thiele, la 4-an de Julio 1745

Fine mia ŝipo eniris mian lastan havenon! Dum pli ol tridek jaroj mi vagadis ĉirkaŭe sur la sovaĝa haveno de la mondo por fini tie, kie mi komencis. Kion mi faris en tiuj jaroj? Kion mi gajnis? Tombon — ripozejon ĉe miaj praavoj. Tio estas nenio kaj tamen ne tiel malmulte; mi havas amikojn, konatojn sur kaj sub la tero. Tie staras ankoraŭ la pomarbo ekster mia fenestro, ĝi estiĝis pli aĝa, sed forteco estas en ĝia trunko, uraganoj kurbigis ĝian kapon, kaj sur ĝiaj branĉoj kreskas musko kiel grizaj haroj sur la kapo de maljunulo. Ĉe la preĝeja muro mi vidas la grandan 42