Paĝo:Blicher - Taglibro de Vilaĝ-pedelo, 1922, Bulthuis.pdf/44

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

fraksenon, sub kies blanka radiko mi enterigis la kompatindan Vaillant. Tiamaniere mi rekonas multajn arbojn, multajn erike-kovritajn altaĵojn kaj eĉ la senvivajn ŝtonojn starantajn neŝanĝe dum miljaroj, kaj kiuj vidas generacion post generacio kreski kaj velki. La generacio, kiun mi konis, ankaŭ malaperis. Nova sinjoro, novaj servistoj — mi estas fremdulo, alilandulo inter ili ĉiuj.

————————


Thiele, la 2-an de Septembro 1749

Hodiaŭ forpasis kvindek-ses jaroj, de kiam mi vidis la lumon de la mondo! Sinjoro Dio! kie estas tiuj jaroj? tiuj multaj miloj da tagoj? Kie estas la ĝojoj de mia juneco? Ili estas ĉe miaj tiamaj amikoj. — Estis en ĉi tiu sezono; ni vere ĝuis la plezurojn de la ĉasado. Kiel ĝoje tio okazis, kiam ni eliris en la matenon! La ĉasistoj ekkriis, kaj la hundoj bojis, kaj la ĉevaloj piedfrapetadis tiel senpacience kiel ni mem. Ni serĉis jen perdrikojn sur la erikejo, jen la cervojn en la arbaro —, kun ludado kaj kantado ni iris hejmen. Nun ĉio estas tie ĉi silenta kiel en monaĥejo, la sinjoro tute ne sin okupas pri ĉasado. Silenteme kaj sole la ĉasisto eliras, kaj senparole li revenas: Tiu generacio estas malĝoja kiel mi mem.

————————


Thiele, la 12-an de Januaro 1751

Estas trankvila belega vintronokto! Ĉio, kion mi vidas, estas blua kaj blanka. La luno forpelis antaŭ si la stelojn, ĉar ĝi volas lumi sola. Tiel bele ĝi lumis ankaŭ foje — antaŭ multaj jaroj, kiam mi kondukis la veturilon de fraŭlino Sofia. Mia juna amo lumis tiel hele kaj ĝoje kiel la luno, kaj ŝia estis ankaŭ pura kaj nemakulita kiel la ĵus falinta neĝo. Nun mia amo estas malluma