Paĝo:Boirac - Fundamentaj Principoj de la Vortaro Esperanta, 1925.pdf/16

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

petus ilin, ke ili montru per ia signo, ekz. per steleto, ĉiajn novajn radikvortojn, kiujn ili prenas sur sin enkonduki, kiel faris la aŭtoroj de la Granda Vortaro Franca-esperanta (Grand Dictionnaire français-esperanto) en la jam aperintaj kajeroj de ilia verko. Estus ankaŭ laŭdinda kutimo aldoni en la fino tabelon de tiuj novaj radikoj, kiel faris almenaŭ parte la aŭtoro de la Angla-esperanta Vortaro (Rhodes).

Al la aŭtoroj de Teknikaj Vortaroj aŭ Terminaroj ni faros ankaŭ tiun laston peton; kaj plie, se iliaj verkoj ne estos ordigitaj laŭ alfabeta ordo (kiel ekz. la Anatomia Vortaro de Sro Dro Bouchard, la Muzika Terminaro de Sro De Ménil, k. t. p.), ni insiste petos ilin, ke ili aldonu alfabetan liston de ĉiuj novaj terminoj, ne lasante al iu alia taskon por ili tre facile plenumeblan; ĉar per tiu rimedo ili ne nur faciligos mirinde la laboron de la estontaj plenvortaristoj, sed ankaŭ faros mem siajn verkojn dekoble pli utiligeblaj por ĉiuj legontoj kaj uzontoj.

Ni volonte turnus nin kun la sama peto al ĉiuj gazetistoj kaj kritikistoj, kiuj ekzemple de Sro Boulet kaj de la Lingvo Internacia, publikigas liston de novaj vortradikoj rimarkitaj en la plej freŝdataj verkoj ĉu de Dro Zamenhof, ĉu de aliaj eminentaj literaturistoj, Kabe, Grabowski, k. t. p. Plej ofte ili citas tiujn vortojn iom hazarde, kiel ili renkontis ilin de paĝo al paĝo en sia tralegado. Ne estus por ili tre granda laboro, kaj estus por la publiko kaj por la estontaj vortaristoj grandega servo, se ili zorgus ordigi siajn eltrovaĵojn laŭ alfabeta orde.

Fine, se ni ne timus ŝajni tro postulemaj, ni dirus ankaŭ al ĉiuj verkistoj : « Ĉu tio tre ĝenus vin atentigi iamaniere la legantoj pri ĉiu nova vortradiko, kiun vi deziros kaj provos enkonduki en la