komunan uzon? Tion ĉi vi povus tre oportune fari, ĉu (kiel faris Sro Sentis en Urso en montoj) signante per notelo mulsupre de la paĝo la novan vortradikon, kies signifon kaj devenon vi montrus, ĉu aldonante en fino de la libro liston de ĉiuj vortradikoj de vi enkondukitaj kun mallonga traduko nacia aŭ klarigo esperanta. Almenaŭ, se la lastaj rimedoj ŝajnas tro penigaj, estus bone distingi tiajn vortojn per speciala marko, k. ekz. steleto aŭ kursivaj presliteroj, k. t. p.
Nur, kiam la agado de tiuj aŭ similaj procedoj fariĝos ĝenerala kaj konstanta kutimo en la Esperanta verkistaro, nur tiam la Lingva Komitato povos efike plenumi la oficon al ĝi truditan de la Esperantistoj, t. e. kontroli kaj reguligi la evoluadon de la lingvo.
Pri la traduko aŭ klarigo de la radikoj, ni penis atingi kiel eble plej altan gradon de klareco, uzante tamen kiel eble plej malgrandan nombron da vortoj; sed ni plene konscias, ke laŭ tiu rilato ni restis ankaŭ tre malproksime de la celo. Nia sola senkulpigo estas, ke ni provis unuaj fari ion ne ankoraŭ provitan. Tiuj pli bone faros, kiuj venos poste.
Eble oni miros, ke en Vortaro Esperanto-esperanta, do esence internacia ni aldonis tamen francan do nacian tradukon al la internacia aŭ esperanta traduko. Tion ĉi ni decidis fari pro la jenaj kaŭzoj.
Unue, ni deziris, ke nia Vortaro, krom ĝia internacia utiligebleco, povu ankaŭ servi por la divastigo de Esperanto inter niaj samlandanoj t. e. en