Same kiel malreala sonĝo ĉe vekiĝo disvaporiĝas, tiel l’ abomena maljunulino kune kun sia branĉofasko malaperis. Kaj en la nebulega parko plidensiĝis malhelaĵo plena je misteraj bruoj kaj mallaŭtaj murmuroj, kaj la folioj ekfalis de la moviĝantaj branĉoj.
Diskareso, kontraŭvole ankoraŭ tremetanta, ekaŭskultis:
«Dank’ al Dio, mi aŭdas la sonon de la ĉaskorno. Alia hundaro alproksimiĝas. Mi iru, kaj forlasu tiujn funebrajn lokojn».
Kaj dum en la malalta ĉielo disvastiĝas la mallumo, sekvata de ĉiuj siaj korteganoj kaj servistoj, la reĝo penseme reiris la vojon al la palaco.
Kial ĉiuflanke tiuj vagaj lumoj? Tiuj plendaj voĉoj? Ce l’ antaŭaĵo de la nigra palaco lumas ĉiu fenestro. Ĉie, en la ĝardenoj, en la kortoj, sub la pordegoj, disvagas servistoj kaj servistinoj, portante torĉojn. Estas la horo de la dormo, kaj neniu dormas. Tra la silento de la nokto aŭdiĝas krioj: «Orluĉjo! Orluĉjo!» Ĉu do la morto frapis la reĝan loĝejon, ĉar tiel malgaje ploregas kaj ĝemas la funebra sonorilo? Ĉu la filon de la reĝo forrabis la fatalo, apenaŭ en la mateno de lia vivo? Sed la reĝo jam konas la malĝojegan novaĵon, kiu pistas lian patran koron! Li scias, ke Orluĉjo malaperis!
Kiel okazis tiu malfeliĉo? La infano estis ludinta la tutan matenon; poste li ellernis siajn lecionojn obeeme; poste, vespere, denove en la ĉarma ĝardeno, tute parfumita de floroj, tute kovrita de branĉetoj, li pasigis mallongajn horojn,