preterpasantoj. Aliaj stratoj en la granda urbo ricevis siajn nomojn plej ofte laŭ palacoj aŭ originalaj konstruajoj, kiuj troviĝas en ili, aŭ laŭ pordegoj aŭ turoj, al kiuj ili kondukas. Tiel ekzistas strato de la „Blanka Palaco“, de la „Kanona Pordego“, eĉ de la „Fermita Bakforno“. Vere strangajn nomojn oni trovas en la antaŭurboj; ekzemple unu en Pera estas nomita strato de l’ Koltranĉisto, apude estas la strato de l’ Almilitisto de l’ mondo, kaj en Topchana troviĝas la strato: „Ne demandu, eniru!“
„En Anglujo — tiel diras angla literaturisto — la naturo plibeligas ĉion. Ĝi prenas la malmolan ŝtonon kaj vestas ĝin per riĉaj muskoj kaj likenoj, ĝi ĉirkaŭas la mortantan arbon kaj la disfalantan muron per hedero, ĝi ekkaptas la plej malgrandan terpecon, kiun oni lasis al ĝi, por kovri ĝin per verdaj kreskaĵoj kaj brilaj floroj.“
Verdire, ne tro multe da loko estas lasita al la naturo por tia libera uzado, ĉar ĉie regas la influo de l’ homo, kiu apenaŭ lasis anguleton neutiligatan. Al vojaĝanto, kiu trakuras la landon sur flugiloj de l’ vaporĉevalo, preterrapidas kvazaŭ en kalejdoskopo, minuton post minuto, senĉese ŝanĝiĝantaj bildoj: urboj, vilaĝoj, grandaj sinjoraj sidejoj, riĉaj farmdomoj ĉirkaŭitaj de laboristaj loĝejoj. Ne nur reto da rel-