surskribon per grandaj literoj „Palais Cardinal“, kiel ankaŭ la „Hôtel Richelieu“. Tie li havis oran kapelon, kie la tuta ilaro de l’ preĝejo estis kunmetita el la plej valoraj metaloj kaj multekostaj ŝtonoj; li plie posedis admirindan kolekton da elektitaj artaĵoj, bibliotekon kaj propran teatron. Fame konatan italan kantistinon, Signora Leonora, li venigis al sia kampodomo. Por la tiam perfektiĝanta franca teatrarto li havis kvazaŭ pasion. Necesega estis por li konversacio kun spritaj kaj agrablaj amikoj, eĉ la rilatoj kun unu el ili estis nepre rekomendita al li de la kuracistoj kiel kuracado. Li havis ankaŭ naturan amon kaj inklinon al la literaturo; potencaj kaj produktemaj spiritoj lin ĉirkaŭis; naskiĝis la literaturaj tendencoj kun la monarĥio mem, kiu devis ilin plialtigi.
La zorgoj de Richelieu estis unue dediĉataj al la pureco de la lingvo. En liaj skriboj destinitaj por la publikigo montras sin ankoraŭ la troa rafiniteco de la ĝistiama skribmaniero, sed la stilo de liaĵ leteroj estas pura kaj ĝusta, la vortoj estas bone elektitaj kaj trafaj. En liaj esprimmanieroj pentras sin la ŝanĝo en lia stato de animo. Ce la fondo de la Franca Akademio estis lia plej grava intenco, purigi la francan lingvon de ĉiuj malbonaĵoj, enkondukitaj en ĝin per arbitra uzado de ĝiaj reguloj kaj eltiri ĝin por ĉiam el la rango de la barbaraj lingvoj; ĝi devis okupi saman lokon kiel iam la greka kaj poste la latina lingvoj; ĝi devis laŭvice fariĝi la tria.