Paĝo:Borel - Praktika Frazaro, 1922.pdf/26

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

A. Mi ankaŭ esperas kaj eĉ kredas, ke ni havos multajn negocojn por trakti kune. Ĝis revido, Sinjoro. (Li forlasas la oficejon, kaj la oficisto lin akompanas ĝis la pordo kun multaj riverencoj.)




Ĉe la meblo-vendisto
s-ro A., meblo-vendisto; S-ro B. kaj Fraŭlino C., gefianĉoj.

A. Bonan tagon, Gesinjoroj. Per kio mi povas servi al vi?

B. Ni deziras aĉeti kompletan meblaron.

A. Tre bone. Ni havas ĉion, kion vi bezonas. Kiom da ĉambroj vi volas mebli?

B. Kvar: unu dormo-ĉambron, unu manĝoĉambron, unu saloneton kaj unu skriboĉambron.

A. Ĉu vi jam havas la meblojn por la kuirejo?

B. Ne, ni ankoraŭ bezonos kelkajn taburetojn kaj unu tablon.

A. Ĉu vi jam elektis stilon?

C. Ne, ni deziras vidi modelojn antaŭ ol ion decidi.

A. Bone. Jen ilustrita katalogo kun ĉiuj fiksaj prezoj por kompletaj ĉambroj aŭ unuopaj mebloj. Ĉe kontantaj aĉetoj ni donas rabaton de du procentoj.

B. Ni intencas vidi, kion vi havas en la magazeno.